|
Hejmo
Kursaro
1 Milito kaj Paco
2 Filozofio de la Informadiko
3
Enkonduko al
Astronomio
Principaro
Biblioteko
Pri Ni
Kontakti |
(Prototipo 1.0)
Bonvenon al la retejo por la Universitato de Esperanto.
Ĉi tie vi trovos la filmojn de la lecionoj jam instruitaj dum la sesioj de la
Universitato de Esperanto. La unuaj universitataj kursoj okazis en januaro
kaj februaro 2012 por celebri la 125-jaran datrevenon de Esperanto, kaj por
kuncelebri la internacian jaron de Alan Turing.
Se vi estas studento, vi povas ĝui kaj studi
kompletajn kursojn pri diversaj temoj en la internacia lingvo Esperanto.
Nun estas tri temoj. Unue, estas kurso kiu pritraktas militon.
Ĝi nomiĝas Alfronti Militon, kaj estas instruata de Profesoro Ron
Glossop. Due, estas kurso de Profesoro Federico Gobbo nomata
Historio kaj Filozofio de la Informadiko. Trie, estas kurso pri
astronomio kaj astrofiziko farata de Profesoro Amri Wandel.
Se vi estas profesoro, kaj jam instruis vian
kurson nacilingve en la kadro de akreditita universitato, vi povas ankaŭ
instrui ĝin en Esperanto. Ĉiuj lecionoj de la Universitato de
Esperanto estas filmitaj, kaj poste metitaj sur la interreto, senpage,
sub la licenco de Krea Komunumaĵo. Kontakti nin por pli da detaloj.
La unuaj du kursoj estis instruataj kaj filmitaj
en la projekto Esperanto-Insulo, sur la insulo Hajnano de Ĉinio inter la
11a de januaro kaj la 12a de februaro, 2012.
Surretigitaj kursoj 20 el 20 de Profesoro Gobbo,
Historio kaj Filozofio de la Informadiko. 20 de 20 de Profesoro
Glossop, Alfronti Militon. 33 el 33 de Profesoro Amri Wandel, Astronomio
kaj Astrofiziko.
Ĝis baldaŭ. Iom post iom ni metos la kursojn.
|
Home
Course List
1 Confronting War
2 Philosophy of
Computing
3 Introduction to
Astronomy and Astrophysics
Mission
Statement
Library
About us
Contact
กก |